Marka Blogo

Omniu enhavo tute propra persona opinioy au laboro.
en eo

Esperanto Klavaro por ChromeOS/Chromebook

2016-07-19 4 min legado Writing marco

Mi ŝategas mian Krombukon. Estas eta komputilo kiu ne uzas plenan operaciumon, sed la originale nurtelefonan Android-on. Temas pri la modelo fare de la firmao ASUS, nome de Chromebook Flip. Ĝi estas tre kapabla en Interretaj aferoj, kaj por tiuj aferoj, por kiuj mi bezonas plenan operaciumon, mi instalis Linukson. Bonege!

Estas malgranda problemo: ĝi ne havas denaskan eblecon, tajpi esperantajn literojn. Oni povas uzi internacian klavaron, sed tio signifas, ke esperantaj literoj estas maloportunaj. La litero ŭ, ekzemple, estas kombinaĵo de dekstra Alt, Shift, kaj 9.

ChromeOS, la operaciumo derivita de Android kiu fakte regas la komputilon, enhavas esperanton kiel denaska lingvo. Domaĝe, ĝi ne havas esperantan klavaron kiun vi povus uzi. Do mi serĉis en la retejaroj, ĉu ekzistas pli facila maniero, tajpi sur ĝi. Kaj mi trovis facilegan!

Unue, ChromeOS fakte jam entenas esperantan klavaron. Ĝi simple ne surfaciĝas, senkiale. Sed la gugla projekto en GitHub havas funkciigilon tute simpla. Post instalado, vi povus ektajpi esperante sen ajna problemo.

Jen la paŝoj. Rimarku, ke ili funkciis por mi en ASUSa Chromebook Flip en Usona versio. Mi ne scias kio okazus je alia Chromebook-o, lingva versio, aŭ komputila versio – eltroviĝo estas tute je via risko!

1. Elŝutu la zipan dosieron de la gugla projekto. La ligilo estas https://github.com/google/extra-keyboards-for-chrome-os. Sur la paĝo, klaku la verdan butonon, “Clone or download,” poste “Download ZIP.” Fine, kiam la elŝutado finiĝis, “Show in folder” finpaĝe.

2. Malarkivu la klavarajn difinojn. En la dosiera envido, vi rimarkos datenaron nome de “extra-keyboards-for-chrome-os-master.zip”. Klaklaku la datenaron kaj vi vidos dosieron nome de “extra-keyboards-for-chrome-os-master” (sen finaĵo .zip). Ene de tiu dosiero, vi trovos dosieron “esperanto”. Premu ĝin kaj movu ĝin al dosiero “Downloads” maldesktre (tiu, evidente, en Anglalingva versio).

3. Instalu en Chromebook-on. En Chrome (la retumilo) tajpu, “chrome://extensions”. Se ĝi ne estas jam selektita, selektu la preferon “Developer Mode.” Vi vidos tri butonojn, kies unua estas “Load unpacked extension…” Klaku ĝin kaj selektu la dosieron esperanto/esperantoxkb (kaj ne la alian!). Klaku “OPEN” kaj la klavaro instaliĝos. Vi nun povas fermi la fenestron.

4. Funkciigu Esperanton. Klaku en la statusejo (kie estas la horloĝeto, sube-dekstre) kaj klaku Settings. En la nova fenestro, klaku Keyboard settings. En la nova fenestro, klaku Change language and input settings. En la fina nova fenestro, klaku Add kaj selektu Esperanto-n. Klaku OK. Vi vidos Esperanton kiel selektebla lingvo. Klaku la vorton Esperanto. Vi vidos du selektilojn, la dua estas sub la titolo “Input Methods”. Selektu ĝin.

5. Ekuzu la klavaron. Klaku en la statusejo kaj la unua linio sub via uzantonomo estas la nomo de la klavaro, kiun vi uzas. Klaku ĝin kaj vi povos selekti Esperanto-n.

Vi nun povas tajpi esperantajn literojn sen premi kombinaĵon de klavoj! Guglo ŝajne ne parolis kun esperantistoj, kiam ili kreis la klavaron, kaj la literoj estas iom hazarde mapitaj, sed ĝi funkcias tute bone kaj oni alkutimiĝas iom rapide al la novaj pozicioj.

La esperantaj literoj estas en la sekvaj pozicioj sur angla klavaro:

Litero Pozicio
ĉ x
ĝ w
ĥ ]
ĵ [
ŝ q
ŭ y

Se vi volas uzi la originalajn simbolojn en la pozicioj de la esperantaj literoj, vi aldonas AltGr (la dekstran Alt klavon). Tajpu “y” kaj vi obtenas ŭ, kaj tajpu “AltGr+y” kaj vi havas y.

La plej facila maniero memori la transliteriĝon estas ke esperantaj klavoj selektiĝis pro proksimeco. La literoj xwqy ja ne uzatas en esperanto, kaj oni selektis la aldonajn simbolojn [], kiuj ne estas ofte uzataj. El tiuj literoj, q estas plej proksima al s, w al g, x al c, y al u. Do, q > ŝ, w > ĝ, x > ĉ, y > ŭ.

Malfeliĉe, la du aldonaj literoj (ĵ kaj ĥ) kontraŭstaras tiun logikon. Eble ĉar ĵo estas ege pli komuna ol ĥo, oni maligis la proksimecan regulon. Majusklajn literojn oni tajpas kiel kutime, kun la klavo Shift.

Mi ne scias, kie estas la klavoj en alinacia komputilo. Se vi havas ekkonas tion, bv aldoni mesaĝon!