Marka Blogo

Omniu enhavo tute propra persona opinioy au laboro.
en eo

Trans Estas La Vubo

2023-12-19 12 min legado Writing marco
La malpurema vubo povintus mem diri: Multay homoy parolas kiel filozofoy sed vivas kiel malsadjuloy.

Ili preskau finxardjis. Ekstere staris la Optuso, kun la brakoy falditay, la vizadjo dronanta en malespero. Kapitano Franko marxis malrapide lau la pastabulo, rikanante.

“Kio estas la problemo?” li diris. “Vi pagidjas por qio qi.”

La Optuso diris nenion. Li turnis sin for, manprenante sian robon. La Kapitano metis sian boton sur la rando de la robo.

“Atendu minuton. Ne foriru. Mi ankorau ne finis.”

“Qu?” La Optuso returnis digne. “Mi reiros al la viladjo.” Li alspektis al la bestoy kay la birdoy pelatay lau la pastabulo en la spacxipon. “Mi devus organizi novayn qasadoyn.”

Franko ekbruligis cigaredon. “Kial ne? Via popolo povas reeniri la stepon kay spuri qion denove. Sed kiam ni finigas omnion mezvoye inter Marso kay Tero—”

La Optuso foriris senparole. Franko apudidjis al la maato qe la subo de la pastabulo.

“Kiel dji estas?” li diris. Li rigardis sian horlodjon. “Ni trovis favoran akordon.”

La maato qagrene aspektis lin. “Kiel vi klarigas tion?”

“Kio estas via koncerno? Ni bezonas djin pli ol ili.”

“Mi vidos vi poste, Kapitano.” La maato sin fadenigis sur la pastabulon, inter longkruray Marsay ir-birdoy, en la xipon. Franko rigardis dum li malaperis. Estis dum li marxis lau la pastabulo al la xardjtruo ke li vidis djin.

“Bondio!” Li staris gapante, kun surhipay manoy. Peterson paxis lau la voyo, rudjvizadje, kondukanta djin per xnuro.

“Mi bedauras, Kapitano,” li diris, tiranta la xnuron. Franko iris al li.

“Kio estas tio?”

La vubo staris subfleksa, kay djia granda korpo surteridjis malrapide. Dji eksidis kun okuloy duonfermay. Kelkay muxoy zumis qirkau djia flanko kay dji vostovipis.

Dji sidis. Silento regis.

“Estas vubo,” Peterson diris. “Denaskulo donis djin al mi por kvindek centonoy. Li diris ke estas tre malofta besto. Oni tre respektas djin.”

“Qu tio?” Franko puxis la klinan flankegon de la vubo. “Estas porko! Grandega malpurega porko!”

“Yes-sinyoro, estas porko. La denaskuloy nomas djin vubo.”

“Grandega porko. Dji certe pezas kvarcent funtoy.” Franko manprenis aron de djia kruday haroy. La vubo spiregis. Djiay okuloy malfermidjis, malgranday kay malsekay. Poste djia buxego movetis.

Larmo disfalis de la vuba vango kay trafis la grundon.

“Eble dji estas tauga mandjajo,” Peterson diris nervoza.

“Oni eltrovos baldau,” Franko diris.

La vubo supervivis la elteridjon, pace dormanta en la xipholdo. Kiam ili estis en spaco kay qio trankvilis, Kapitano Franko ordonis ke siay viroy alportu la vubon supren por ke li povu decidi pri kiu tipo de besto temis.

La vubo gruntis y spiregis, trapremante sin lau la koridoro.

“Venu,” Djones raspis, tirante la xnuregon. La vubo sin tordis, forraypante sian hauton sur la glatay muroy kromiay. Dji disverxidjis en la antauqambron, falante kiel amasego. La viroy eksaltis.

“Bona Dio,” Frenq diris. “Kio estas dji?”

“Peterson diras ke temas pri vubo,” Djones diris. “Dji apartenas al li.” Li tretis la vubon. La vubo ekstaris senbalanca, spireganta.

“Kio estas djia problemo?” Frenq alproksimidjis. “Qu dji malsanas?”

Ili spektis. La vubo rulis siajn okuloyn malfeliqe. Dji spektis qirkauen rigardante la viroyn.

“Mi pensas ke dji soifas,” Peterson diris. Li iris trovi akvon. Frenq skuis sian kapon.

“Ne surprize ke tiom malfacilis elteridji. Mi devis refari qiuyn balastayn kalkuladoyn.”

Peterson revenis kun la akvo. La vubo komencis langtrinki dankeme, alxpruciganta la viroyn.

Kapitano Franko aperis qeporde.

“Ni faru inspekteton.” Li movis antauen, duonrigardanta kritikeme. “Vi ekhavis tion al vi por kvindek centonoy, qu?”

“Yes-sinyoro,” Peterson diris. “Dji mandjas preskau qion ayn. Mi donis al dji grenon kay dji xatis tion. Poste, terpomoyn, kay kaqon, kay tablorifuzajoyn, kay lakton. Dji xayne xatas mandji. Post mandji, dji kuxas kay ekdormas.”

“Mi komprenas,” Kapitano Franko diris. “Sed pri la gusto. Tio estas la vera komprenindajo. Mi supozas ke ne utilos dikigi djin plu. Dji xaynas yam sufiqe dika al mi. Kie estas la kuiristo? Mi volas ke li venu. Mi volas eltrovi—”

La vubo qesis langtrinki kay rigardis la Kapitanon.

“Vere, Kapitano,” la vubo diris. “Mi proponas ke ni parolu pri aliay aferoy.”

La eyo silentidjis.

“Kio estis tio?” Franko diris. “Jus okazinta.”

“La vubo, sinyoro,” Peterson diris. “Dji parolis.”

Qiuy el ili rigardis la vubon.

“Kion dji diris? Kion dji diris?”

“Dji proponis ke oni parolu pri aliay aferoy.”

Franko iris al la vubo. Li qirkauiris djin, ekzamenante djin el qiu direkto. Poste, li reiris al la aliay viroy.

“Mi demandas min qu estas denaskulo en dji,” li diris penseme. “Eble ni devus malfermtranqi djin kay inspekti.”

“Mia Dio!” la vubo elkriis. “Qu tio estas qio pri kiu vi scipovas paroli? Mortigi kay distranqi?”

Franko tenis siayn pugnoyn. “Elvenu de tio! Kiu ayn vi estas, elvenu!”

Nenio movidjis. La viroy staris kunay, kun senesprimay vizadjoy, fiksrigardantay la vubon. La vubo movis sian voston. Dji subite ruktis.

“Mi petas vian pardonon,” la vubo diris.

“Mi ne kredas ke estas iu en dji,” Djones diris mallaute. Ili rigardis unu la alian.

La kuiristo envenis.

“Vi volis ke mi venu, Kapitano?” li diris. “Kio estas tiu ajo?”

“Tio estas vubo,” Franko diris. “Oni mandjas djin. Qu vi povas mezuri djin y kalkuli—”

“Mi kredas ke ni devas paroli,” la vubo diris. “Mi volus diskuti tion kun vi, Kapitano, se eble. Mi komprenas ke vi kay mi ne samopinias rilate de kelkay bazay konsideroy.”

La Kapitano ne respondis dum longa tempo. La vubo atendadis bonhumure, likanta la akvon sur siay vangoy.

“Venu en mian oficeyon,” la Kapitano diris finofare. Li turnis sin kay eliris el la eyo. La vubo ekstaris kay trotis sekvanta lin. La viroy spektis dum dji eliris. Ili audis ke dji supreniris la xtuparon.

“Mi miras kiu estos la fina rezulto,” la kuiristo diris. “Nu, mi estos en la kuireyo. Sciigu al mi tuy kiam vi ekscios.”

“Sendube,” Djones diris. “Sendube.”

La vubo surplankidjis en angulo per ve-spiro. "Bonvole pardonu min," dji diris. "Mi bedauras ke mi dependidjis al variay formoy de retrankvilidjo. Kiam oni tiom grandas ol mi---"

La Kapitano kapyesis senpacience. Li sidis qe sia labortablo kay faldis siayn brakoyn.

“Bone,” li diris. “Ni komencu. Vi estas vubo. Qu prave?”

La vubo xultrumis. “Mi supozas. Oni nomas nin tiel, mi celas la denaskuloyn. Ni havas nian propran terminon.”

“Kay vi parolas Esperanton? Qu vi kontaktis Teranoyn antaue?”

“Ne.”

“Kiel vi sukcesas do?”

“Kiel Esperanton? Qu mi parolas en Esperanto? Mi ne konscias pri uzi aynan specifan lingvon. Mi traserqis vian menson—”

“Mian menson?”

“Mi studis la enhavon, precipe de la magazeno semantika, kiel mi nomas djin—”

“Mi komprenas,” la Kapitano diris. “Telepatio. Evidente.”

“Ni estas tre antikva raso,” la vubo diris. “Tre antikva kay tre peza. Malfacilas al ni qirkaumovi. Vi komprenos ke qio ayn malrapida kay peza kiel ni trakteblas lauvole fare de pli agila vivformoy. Ne utilis defendi nin fizike. Kiel oni povus venki? Tro pezay por kurado, tro molay por luktado, tro amplenay por qasado—”

“Kiel vi supervivas?”

“Plantoy. Legomoy. Ni povas mandji preskau qion ayn. Ni estas tre universalemay. Toleremay, eklektikay, universalemay. Ni vivas kay lasas vivi. Tiel ni supervivas kun qiuy.”

La vubo rigardis la Kapitanon.

“Y tio estis kial mi forte protestis tiun aferon pri boligi min. Mi povis vidi la bildon en via menso — la plimulto de mi en frostuyo, iom de mi en boluyo, eteto de mi por via dorlotkato—”

“Do vi legas mensoyn?” la Kapitano diris. “Interese. Qu io alia? Mi celas, kion similan vi kapablas fari?”

“Iom da tio au yeno,” la vubo diris senatente, qirkauspektanta la eyon. “Beleta apartamento, tiu qi via, Kapitano. Vi gardas djin ordega. Mi respektas vivajoyn kiuy estas orday. Kelkay Marsay birdoy estas ordegay. Ili forjetas aferajoyn el siay koveyoy kay forbalaias—”

“Prave.” la Kapitano kapyesis. “Sed reirante al la problemo—”

“Yes, yes. Vi parolis pri festeni per mi. Onidire mia gusto estas bona. Iel grasa, sed delikata. Sed kiel oni starigu dauran kontakton inter via popolo kay la mia se vi elektas tian barbaran agmanieron? Mandji min? Indus ke vi argumentu kun mi, pri filozofio, pri la artoy—”

La Kapitano ekstaris. “Filozofio. Eble interesos al vi ke malfacilos trovi mandjeblajoy post monato. Malfeliqa difektidjo—”

“Mi scias.” La vubo konsentis. “Sed qu ne estus pli harmonie kun viay principoy de demokratio se qiu el ni tirus payleron, au similajo? Finofare demokratio ekzistas por protekti minoritatoyn de tia malrespekto. Nu, se qiu el ni voqdonas—”

La Kapitano iris al la pordo.

“Fek’ al vi,” li diris. Li malfermis la pordon. Li malfermis sian buxon.

Li staregis senmova, la buxo lardjanta, liay okuloy gapantay, liay fingroy ade sur pordobutono.

La vubo rigardis lin. Kay dji paxis elen qambro, proksime preter Kapitano. Dji marxis lau la koridoro, profunde meditanta.

La qambro estis kvieta.

“Do vi vidas,” la vubo diris, “ni havas komunayn mitoyn. Via menso entenas multayn familiarayn mitayn simboloyn. Ixtar, Odiseo—”

Peterson sidis silente, fiksrigardante la plankon. Li movetis en sia sedjo.

“Daurigu,” li diris." “Bonvole daurigu.”

“Mi kredas ke Odiseo estas figuro komuna al la mitologio de la plimulto de memkonsciay rasoy. Kiel mi interpretas tion, Odiseo vagadas individue, konscia pri esti tia. Tio konsistigas la ideon de disidjo, disidjo de familio kay lando. Procezo mem de individuidjo.”

“Sed Odiseo reiras heymen.” Peterson rigardis el la xipfenestro al la steloy, la senfina stelaro, kiu brulis brilege en malplenajo universa. “Finfine li iras heymen.”

“Kiel qiu kreajo. La momento de disidjo estas dumtempa periodo, mallonga voyadjo de la animo. Ji ekidjas, dji finidjas. la vaganto revenas al sia lando kay raso…”

La pordo malfermidjis. La vubo qesis komuniki, turnante sian grandan kapon.

Kapitano Franko eniris la qambron, kay liay viroy estis malantau li. Ili hezitis qe la pordo.

“Qu vi fartas bone?” Frenq diris.

“Qu vi celas min?” Peterson diris, surprizita. “Kial min?”

Franko mallevis sian pistolon. “Venu tien qi,” li diris al Peterson. “Movu vin kay venu tien qi.”

Estis silento.

“Daurigu,” la vubo diris, “Ne gravas.”

Peterson ekstaris. “Kial do?”

“Temas pri ordono.”

Peterson marxis al la pordo. Frenq prenis lian brakon.

“Kio okazas?” Peterson liberigis sin. “Kio estas via problemo?”

Kapitano Franko antaueniris al la vubo. La vubo suprenrigardis de sia kuxloko en la angulo, premita kontrau muro.

“Interese,” la vubo diris, “ke vi obsedas pri tiu ideo mandji min. Mi miras pri la kauzo.”

“Eklevu vin,” Franko diris.

“Kiel vi volas.” La vubo surpiedidjis, gruntante. “Paciencu. Malfacilas al mi.” Dji staris, spiregante, sia lango pendanta stultece.

“Pafu al dji nun,” Frenq diris.

“Dio bona!” Peterson kriis. Djones turnis sin al li rapide, kun okuloy grizay pro timo.

“Vi ne vidis lin—kiel statuo, staranta, malfermbuxa. Se ni ne venintus, li ade starus tie.”

“Kiu? Qu la Kapitano?” Peterson qirkauspektis. “Sed li bonfartas nun.”

Ili rigardis la vubon, starantan enmeze de la qambro, kun sia granda brusto movannta supren kay suben.

“Ek!” Franko diris. “El mia voyo.”

La viroy movis sin flanken al la pordo.

“Vi estas tre timoplena, qu ne?” la vubo diris. “Qu mi faris ion al vi? Mi kontrauas la ideon dolorigi. Mi nur provis protekti min. Qu vi atendas ke mi feliqe lanqu mem al mia morto? Mi estas sentema estajo kiel vi mem. Mi scivolis pri via xipo, lerni pri vi. Mi proponis al denaskuloy—”

Pafilo skuidjis.

“Vidu,” Franko diris. “Mi supozis tio.”

La vubo falis spiregante. Dji etendis sian piedon kay turnis sian voston qirkau sin.

“Estas tre varme,” la vubo diris. “Mi supozas ke ni proksimas al yetoy. Atoma potenco. Vi kreis multayn mirindajoyn per dji—teknologie. Xaynas ke via scienca hierarkio ne kompetentas solvi moralayn, etikayn—”

Franko turnis al siay viroy, kiu amasidjis malantau li, grandokulay kay silentegay.

“Mi faros tion. Vi povas spekti.”

Frenq kapyesis. “Provu trafi la cerbon. Ne mandjeblas. Ne trafu la bruston. Se la torako rompidjas ni devos elpreni osteroyn.”

“Auskultu,” Peterson diris likante siayn lipoy. “Qu dji faris ion ayn? Qu dji kauzis malbonon? Mi demandas vin. Qiukaze, dji ankorau estas mia. Vi ne havas la rayton alpafi djin. Ne estas via posedajo.”

Franko celis la pistolon.

“Mi eliros,” Djones diris, lia vizadjo blanka kay malsaneca. “Mi ne volas vidi tion.”

“Same mi,” Frenq diris. La viroy eliris, murmurantay. Peterson malmovemis apud pordo.

“Dji babilis pri mitoy kun mi,” li diris. “Dji ne dolorigus iun ayn.”

Li eliris.

Franko marxis al la vubo. La vubo altenspektis malrapide. Dji glutis.

“Tre granda stultajo,” dji diris. “Mi bedauras ke vi intencas fari tion. Estas parabolo kiun via Savanto rakontis—”

Dji qesis paroli kay fiksregardis la pistolon.

“Qu vi povas rigardi en miayn okuloyn kay fari tion?” la vubo diris. “Qu vi povas?”

La Kapitano spektis suben. “Mi povas rigardi en viayn okuloyn,” li diris. “Kreskinte en bieno ni havis porkoyn, kotayn razildorsayn porkoyn. Mi povas fari tion.”

Fiksrigardanta la vubon, en la glimayn malsekayn okuloyn, li premis la baskulon.

La gusto estis bonega.

Oni sidis qe la tablo maldjoyay, kelkay apenau mandjantay ion ayn. Unnura kiu xaynis djui tion estis Kapitano Franko.

“Qu pli?” li diris, qirkauspektanta. “Qu pli? Y iom da vino, eble.”

“Nenio por mi.” Frenq diris. “Mi pensas ke mi reiros al mapqambro.”

“Ankau mi.” Djones ekstaris, formovanta sian sedjon. “Djis.”

La Kapitano rigardis ilian eliradon. Kelkay el la aliay pardonpetis elirante.

“Kio estas la problemo, vi opinias?” la Kapitano diris. Li turnis sin al Peterson. Peterson rigardis sian pladon, la terpomoyn, pizoyn, kay la lardjan etendajon da delikata, varma viando.

Li malfermis sian buxon. Neniu sono elidjis.

La Kapitano metis sian manon sur la xultro de Peterson.

“Nur estas organikajo nun,” li diris. “La vivesenco perdidjis.” Li mandjis, qerpante sauco per pano. “Mi amas mandji. Estas unu el la pley inday agoy kiuyn vivantajo povas djui. Mandji, ripozi, mediti, diskuti.”

Peterson kapyesis. Du pliay viroy ekstaris kay eliris. La Kapitano trinkis akvon kay spiris.

“Nu,” li diris. “Endas ke mi diru ke tio estis tre agrabla mandjo. Omniu raporto kiun mi audis estis tre prava—la gusto de vubo. Tre delikata. Sed mi malhelpidjis djui tiun plezuron en la pasinteco.”

Li purigis siayn lipoyn per buxtuko kay klinis sin en sia sedjo. Peterson melankolie rigardis la tablon.

La Kapitano spektis lin zorge. Li movis sin antauen.

“Ek, ek!” li diris. “Kontentu! Oni diskutu.”

Li ridetis.

“Kivoye mi diris antau la interrompo, la rolo de Odiseo en la mitoy—”

Peterson skuis sin kay gapegis.

“Daurige,” la Kapitano diris. “Odiseo, kiel mi komprenas—”