Marka Blogo

Omniu enhavo tute propra persona opinioy au laboro.
en eo

Nova Stilo: 5. Enkondukante Novan

2021-10-08 2 min legado Nova marco

Saluton, karuloj kaj dankon pro vizito! Ĉi tiu artikolo volas enkonduki Novan, novan stilon por la Esperanta, kiu celas pritrakti la plej oftajn kritikojn pri la plej parolata helplingvo en la mondo.

Ni ne devas montri al li la belecon de Esperanto, aŭ ĝia granda nombro da parolantoj. Vi ne bezonas pruvon de ĝia utileco, stabileco, beleco. Vi konas ĝian kulturon, ĝian literaturon, ĝian muzikon.

Cent jaroj post ĝia publikiĝo, la mondo ĉirkaŭ ni ŝanĝíĝis. La franca cedis la kronon de internacia lingvo al la angla, la interreto igis ĉiun skribanton de mallongaĵoj. Nova estas stilo de la Esperanta kiu emas esti pli taŭga por la bezonoj de la 21-a jarcento.

Kiel ĝi malsamas de kutima stilo? Jen serio da artikoloj en la angla, Esperanta, kaj Nova kiuj klarigas kio ŝanĝiĝis. Rapida resumo:

Nova skribmaniero kiu evitas kaj supersignojn kaj la longecon de la ho aŭ xo sistemoj
Nedevigo de gramatikaj malfacilaĵoj kiel la akuzativo, la artikoloj, kaj plurala akordigo
Plivastigo de la plej bonaj ideoj de Esperanto, latabelo de korelativoj kaj vortfarado per afiksoj
Seksa neŭtraleco
Ebligo de pli granda lingva neŭtraleco per kreado de sistemo da "perfektaj" sinonimoj

Nenio el tio ĉi estas novaĵo kaj vi trovos proponojn similajn en la Esperanta literaturo tra la jardekoj. Nova nur estas sortimento de ideoj por faciligi kaj simpligi uzadon.