Jen ofta problemo: vi volas skribi ion en Esperanto komputile, sed vi ne havas Esperantan klavaron. Vi nur havas vian nacian klavaron, oer kiu vi scipovas tajpi viajn naciajn literojn kaj la aldonajn anglajn. Kion fari?

Ĉar mi ja estas komputilisto, mi emis konsideri la teorian aspekton de ĉi tiu demando. Unue, konsideru ke ĉiuj modernaj komputiloj minimume komprenas la Unikodan literaron. Ĉar tiu inkluzivas la Esperantajn (ĉapelitajn) literojn, se vi scipovas kiel enmeti ilin, la komputilo aŭ retejo probable konservos ilin.

La problemo plej ofte estas via klavaro, kiu ne enhavas  capelitajn literojn aŭ manieron aldoni ilin (aŭ ian ajn Unikodaĵon). Kion fari?

La unuaj 127 koderoj de Unikodo estas specialaj. Ili estas nomataj Askiaj literoj, devene de Usona mallongigo ASCII (American Standard Code for Information Interchange - Usona Norma Kodo por Informada Interŝanĝo). Krom kelkaj apartaj simboloj kiel la punkto, komo, '@' kotopo. tiu kodo enhavas la anglan Latinan alfabeton majuskle kaj minuskle. Tio estas dufoje 27 literojn.

El 27 literojn, Esperanto uzas 23 - ni ne uzas Q, W, X, Y. Aldone, Esperanto havas ses ĉapelitajn literojn, Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ. Do. Esperanto bezonas 29 literojn sume, tio estas du pli ol la angla Latina alfabeto provizoras.

Kiam modemulo volas enŝovi pli grandan piedon en malpli grandan ŝuon, li aŭ ŝi scias, ke kaj la ŝuo disfalos frue kaj la piedo doloros ege. Kiam komputilisto volas enŝovi pli grandan literprovizon en malpli grandan kodon, oni devas elpensi manieron kiu malpleje dolorigas kaj pleje facilas.

Estas kelkaj facilaj elektoj. Ekzemple, utilas ke la kvin vokaloj restu senŝanĝaj. Kiel eble plej multaj konsonantoj ne ŝanĝu - sed io ajn ja devas ŝanĝi.

Jen la strategioj, kiujn ni povas uzi kaj la resultaj kodigoj.

1. Simpligu La Esperantan Alfabeton

Multaj homoj ne ŝatas uzi la literon Ĥo, kiu estas la plej malofte uzata en la Esperanta alfabeto. Fakte, en plimulto da okazoj, oni havas apartan version de vorto, kiu ne enhavas tiun literon. Ekz. konsideru ĥoro, ankaŭ skribite koruso.

Oni diras ke "multaj" ne scipovas prononci la literon, do ĝi malestigu. Ĉu tio veras aŭ ne ne gravas, ĉar ni simple volas malestigi kiom eble plej multaj literoj por faciligi rekodigon.

Alia litero kies utileco estas dubinda estas Ŭo. Ĝi estas duonvokalo kaj ege pli ofteca en la Esperanta ol Ĥo. Tamen, ĝin oni prononcas kiel Uo, kaj la nura diferenco inter vorto kun Uo kaj Ŭo estas, kiam tiuj literoj estas en la antaŭlasta silabo, kie la akcento ŝanĝiĝas. Laŭro ne prononciĝas same ol lauro.

2. Elektu Memoreblan Kodigon

Se vi volas esti komprenata, endas ke vi ne ŝanĝu la alfabeton multe. Kie vi devas ŝanĝi ĝin, uzu facile memoreblan anstataŭigon. Ekzemple, se vi volus anstataŭigi la literon Lo, vi povus uzi la ciferon 1. Eĉ ekzistas alfabeta anstataŭigo. kiu uzas renversitajn ciferojn por kelkaj literoj - 7 estas Lo, 4 estas A, 3 estas E, kotopo.

Kaze de la ĉapelitaj literoj, oni konsideru la aliajn latinigojn de lingvoj. La ĉina, ekzemple, uzas la literon Qo por la sono de la Esperanta Ĉo. kaj la Xo por la Esperanta Ĵo. 

3. Uzu Simbolojn Anstataŭ Literojn

Ĉar ni havas 26 literojn sed bezonas 28, se ni forigas Ĥon, ni nur bezonas unu aldonan literon. Ni povas selekti du simbolojn (majuskla kaj minuskla) por la lasta litero.

Logike, oni uzus la latinan Wo por Esperanta Ŭo, kaj latinan Yo por Esperanta Jo. Tiel, ni povas uzi Jo por alia litero, ekzemple Ĝo (kies prononco oni skribas Jo en kelkaj lingvoj, kiel la angla kaj la ĉina rekodigo.). Fakte, se ni aldonas la rekodigojn el numero 2, ni havas ĉiujn literojn krom Ŝo. Ŝon oni skribas "sh" en la angla kaj ĉina rekodigo, do oni ne trovas unuliteran rekodigon.

Feliĉe, ekzistas simbolo, kiu memorigas la literon Ŝo, t.e. $, la dolaro. Oni povas elekti alian simbolon (ekz. '/', sed ja ne gravas kiun) kaj ni finos la novan alfabeton:

Simbolema Rekodigo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
 A   $,/ 

La avantaĝo de ĉi tiu rekodigo estas ke, krom por Ĥo, oni facile povas aŭtomate re-rekodigi ĝin al Esperanto. La malavantaĝo estas, ke estas iom malfacile legi vorton, kiu entenas simbolojn.

3. Malestigu Aldonan Literon

Se oni malestigas la plej facile malestigeblan literon (krom Ĥo), t.e. Ŭon, oni gajnas aldonan literon. Ĉi-kaze, rekodigo devus uzi la nove akiritan literon por alia sono. Ĉar la nova litero estas Wo, oni dovas trovi malnovan literon, kies sono povus skribiĝi W. La litero, kies sonon ni devas reprezenti, estas Ŝo. Ni simple povus diri, ke W estas la nova skribmaniero de Ŝo:

Woŝa Rekodigo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
 A  

La avantaĝo de ĉi tiu rekodigo estas, ke vortoj ĉiam aspektas kiel vortoj. La malavantaĝo, ke estas iom ĝene legi Won kiel Ŝon. Tamen, ĉar Wo ne estas litero en la Esperanta alfabeto, oni alkutimiĝas pli rapide ol penseble.

Aldona samtipa rekodigo okazas, kiam oni uzas la sonojn de la Germana alfabeto. En la Germana, la litero Wo prononciĝas Vo, kaj Vo ofte prononciĝas Fo. So oni uzas tiujn valorojn kaj aldone rekodigas Ŝon al Fo (ĉar en la malnovgermana alfabeto, So skribiĝis simile al minuskla Fo), oni havas novan rekodigon.

Germanema Rekodigo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
 A  

La avantaĝo estas por Germanoj, kiuj facile legas tiun rekodigon.

4. Akceptu Minimuman Nombron Da Duliteraj Simboloj

Se vi konsideras la antaŭon,  ni vere nur bezonas aldonan simbolon por Ŝo. Oni povus simple decidi, ke oni uzu diliteran simbolon por tiu escepto. La nura problemo estas, ke ne ĉiam eblas scii, ĉu la literoj So kaj Ho unu apud la alia estas la litero Ŝo en la rekodigo, aŭ simple kunmetaĵo. Ĉu "pasharo" estas haro kiu pasas, aŭ aro da paŝoj?

Oni povas uzi malpli oftan duliterumadon, kiel ekzemple la poleca "sz". Ĉar estas ege malmultaj radikoj, kiuj komenciĝas je Zo, la literparo sz estus tre malofte aparta kaj plej ofte rekodigo de Ŝo.

Duliterema Rekodigo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
 A   SH/SZ 

5. Resonigu Esperantajn Literojn

Amiko demandis, kial ajn la esperanta havas literon Ĉo, kiam ĝia sono simple estas To kaj Ŝo. Nu, mi diris, en la Esperanta ekzistas garantio ke ĉiu skribaĵo havas nur unu prononcaĵon, sed ne male. Tamen, kiam oni devas ŝpari, oni povus malestigi tiujn literojn, kiuj povas skribiĝi per aliaj. Estas tri el ili (aldone Ŭo): Co, kiu estas To + So, Ĉo, kiu estas To + Ŝo, kaj fine Ĝo, kiu estas Do + Ĵo.

Ĉar ni ne plu bezonas Ĝon, ni povas uzi Jon por Ĵo. La litero Ĝo, do, skribiĝas nove "DJ".

Unusona Rekodigo

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z
 A TS  TX  DJ   

Rimarku, ke ĉi-kaze mi uzis Xon por Ŝo kaj decidis tute ne uzi Qon. 

6. Prifajfu Simplecon Kaj Uzu la Ho-, Xo, Aŭ Apostrof-Sistemon

Evidente, ekde kiam Esperanto unue estiĝis, oni devis konsideri la maleblecon uzi ĉapelitajn literojn. Zamenhof sugestis la Ho-sistemon, kie oni uzas la literon Ho post ĉiu senĉapela litero por indiki ĉapelitan. Ĉar tio kreas multajn konfliktojn (konsideru la kazon de pasharo supre), oni sugesti uzi Xon aŭ apostrofon anstataŭe. Multaj laŭregulemaj Esperantistoj insistas, ke nur la Ho sistemo estas Fundamenta kaj do ĝi estas la sola, kiu uzeblas.

Malfeliĉe, la Ho, Xo, kaj Apostrof-sistemoj ne facile legeblas, ĉar en ili la longeco de vortoj tute ŝanĝíĝas. Konsideru ĉi tiun lastan vorton, "ŝanĝiĝas." En la Ho sistemo, ĝi estas "shanghighas." Mi konsideras tion malfacile legeblan.

7. Ekzemploj

Ekzistas fama pangramo en la Esperanta: "Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj." Ĝi entenas ĉiujn literojn de la Esperanta alfabeto (plurajn plurfoje, kelkajn nur unufoje). Se oni rekodigas tion uzante la metofojn spurajn, oni havas:

Originale: Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj.

Xo-sistemo: Laux Ludoviko Zamenhof bongustas fresxa cxehxa mangxajxo kun spicoj.

Ho-sistemo: Lauh Ludoviko Zamenhof bongustas fresha chehha manghajho kun spicoj.

Apo-sistemo: Lau' Ludoviko Zamenhof bongustas fres'a c'eh'a mang'aj'o kun spicoj.

Simbola Rekodigo: Law Ludoviko Zamenhof bongustas fre/a qeha manjaxo kun spicoy.

Woŝa Rekodigo: Lau Ludoviko Zamenhof bongustas frewa qeha manjaxo kun spicoy.

Germanema Rekodigo: Lau Ludowiko Zamenhov bongustas vrefa qeha manjaxo kun spicoy.

Duliterema Rekodigo (sh): Lau Ludoviko Zamenhof bongustas fresha qeha manjaxo kun spicoy.

Duliterema Rekodigo (sz): Lau Ludoviko Zamenhof bongustas fresza qeha manjaxo kun spicoy.

Unusona Rekodigo: Lau Ludoviko Zamenhof bongustas frexa txeha mandjajo kun spitsoy.

Kiun vi preferas? Mi konfesas, ke el tiuj, la Sz rekodigo ŝajnas plej legebla al mi. Sed mi volus scii, kion vi opinias!